Jürgen Wulff

Dirite ne signifas farite

Kiel vi (finfine) realigas viajn ideojn kaj projektojn

eBook: Die Esperanto-Ausgabe von »Gesagt ist nicht getan« - Multaj homoj preskaŭ krevas pro kreemo kaj spritaj ideoj pri kiel formi siajn vivojn en la estonteco. Ne gravas, kia estas la projekto, ĉi tiu libro helpos vin disvolvi vian efektivigan forton aŭ ĝuste enfokusigi ĝin.

Mehr Informationen ...

»Kutime ni havas nur mallongdaŭrajn tempofenestrojn, kiujn ni povas uzi por nia plua disvolviĝo aŭ por profesia kariero.Ni devas, por tiel diri, meti unu piedon en la pordon de la sorto, alikaze la tempofenestroj fermiĝos. Plej ofte ni ne havas alian opcion ol rapide reagi, se ni volas profiti la okazon.Multaj homoj simple timas tion, ĉar ne estas multe da tempo por orientiĝi kaj pripensi la avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Mi konscias, tiaj decidoj postulas kuraĝon.« (Dirite ne signifas farite, S. 13)

Multaj homoj preskaŭ krevas pro kreemo kaj spritaj ideoj pri kiel formi siajn vivojn en la estonteco. Eble vi estas unu el ili kaj vi bezonas la ĝustan «piedbaton» por efektivigi la planojn, kiujn vi jam redaktis en via kapo kaj vaste ellaboris. Aŭ vi de via
labordonanto ricevas projekton, pri kiu vi laboru kaj kiu povos prosperigi vian karieron. Aŭ eble vi volas krei entreprenon por enmerkatigi brilan ideon.

Ne gravas, kia estas la projekto, ĉi tiu libro helpos vin disvolvi vian efektivigan forton aŭ ĝuste enfokusigi ĝin. Vi ekscios, kion vi bezonas por gajni la batalon kun vi mem kaj fine iĝi projektisto aŭ dezajnisto de via vivo por efektivigi viajn ideojn.

Ĉi tiu libro estu kompakta referenca verko por vi, fonto de inspiro kaj konstanta akompananto survoje al efektivigo de via projekto.

Enhavtabelo

Antaŭparolo de Renato Corsetti
Enkonduko – La vivo havas fenestrojn kaj pordojn
La vivo konsistas el fenestroj kaj pordoj
La 8 mortopekoj, kiuj malhelpas al efektivigo 
Kial vi bezonas ĉi tiun libron 
Kio ĉi tiu libro ne estas 
Demandu vin mem: Ĉu vere valoras la afero? 
Ĉapitro 1 – Internaj demonoj – la lukto kun nimem
Kial vi ĝis nun ne batis kavon en la universon 
La demono de malvigla kontento 
Manko de energio – La demono de elĉerpiĝo 
Manko de orientiĝo – La demono de la mankanta klareco 
Perfekta ne sufiĉas – La demono de tro-planado
«Tiel certe ne funkcios!» – La demono de antaŭtempa kritiko 
«Nur ne tio!» – La demono de fiasko 
Kvar sintenoj kaj pensmanieroj, kiuj helpos al vi
Kion specife mi povas efektivigi? 
Kion vi prefere ne provu 
Forta efektivigo en teamo 
Ĉapitro 2 – Via ideo kaj la eksteramondo: Kiel vi pruvas, ke via ideo taŭgas
Kiom da «Ho jes!» kaŭzas via ideo? 
Atentu viajn vivkondiĉojn 
Kiom longe daŭros via komenca instigo?
Demando pri mono: Ĉu via ideo liveros profiton? 
Pensu ekster la limoj de viaj propraj imago kaj sperto 
La media analizo: simpla kaj efika 
Konceptoprovo 
Kiam la tempo ne jam estas matura por via ideo
Forta efektivigo en teamo 
Ĉapitro 3 – La celo sub la lupeo
Komenca ekzerco: Notu vian celon
Ĉu vi entute solvas la ĝustan problemon? 
Trovu vian motivon: Kio pelas vin?
Profunde ekzamenu la celon
La PIAR-ekzamenado de viaj celoj
Ekzerco: Reviziu vian celon 
Iteracia planado: Via celo inter la pasinteco kaj la estonteco 
La rigardo eksteren: Ĉu taŭgas por la merkato? 
La rigardo enen: Ĉu taŭga por la persono? 
Faru konkludon 
De celo al koncepto
Kontrolu vian koncepton 
Ĉu tute troigita aliro?
Ĉapitro 4 – Kapti ŝancojn – Kiel fiŝi en la ĝustaj akvoj
Kial tempo gravas
La fokuso determinas nian direkton 
Vi faras pli da decidoj ol vi pensas 
Kreu bredejon por ŝancoj 
Cele semi por ŝancoj .
Kialoj, pro kiuj semoj ne ĝermas 
Kiel vi certe maltrafas ŝancojn 
Ĉapitro 5 – La fortoj de inercio – Kiel aliaj provas torpedi nian sukceson 
Inter tradicio kaj renovigo
La kvar stadioj de konfrontado 
La kontinuaĵo de ŝanĝo . 
Oni devas mallerni kutimojn 
Homoj estas individuistoj, sed ankaŭ gregbestoj 
La glacirompila metodo: traktado de forta inercio 
De eltenado kaj sufero al aktiva kunlaboro 
Ĉapitro 6 – Kolekti fortojn – Kiel kreimaterion el spirito
Tri sukcesfaktoroj por efektivigo 
Tri sukcesaj strategioj por efektivigo 
Strategio 1: Bonaj aferoj bezonas tempon – paŝon post paŝo al la celo
Strategio 2: Rapide, pli rapide, superrapide – Iteracia procedo kun sprintoj 
Strategio 3: La planita sukceso – La klasika projekto
Uzi komponantojn: La modula principo
Kiel atingi laborkapablon
Scii, kio estas farenda: La ĝustaj prioritatoj 
Restu kapabla labori en multtaska medio
Ĉiam eblas pli da instigo por via efektivigo
Ne lasu aliajn regi vin 
Ĉapitro 7 – Sukcesemalsukcesi 
La stigmato de malsukceso
Provoki malsukcesojn: Kiel vi torpedas vian efektivigon
Resti supre kiam aferoj fiaskas
Kiel progresi per kontrolita fiasko
Ĉapitro 8 – Post la efektivigo – Kiam aliaj etendas siajnmanojn al viaj produktoj kaj rezultoj
Kial preskaŭ samaj evoluoj okazas samtempe 
Ideoj ne protekteblas 
Eksteraj minacoj 
Oferto de kunlaboro kun transprena intenco 
Kiam via firmao estas blokata
Tiel aliaj intence kaŭzas damaĝon
Transvivaj strategioj por vi kaj viaj rezultoj 
Ĉapitro 9 – Konkludo kaj fermaj vortoj 
La plej bonaj konsiloj por sukcesa efektivigo de viaj projektoj
Konsiloj de la intervjuopartneroj 
Intervjupartneroj 
Apendico: La laborfolioj 
Internaj obstakloj (aldone al ĉapitro 1)
Mia personaj kompetentoj: Sur tiuj kampojmi vere estas kompetenta. (aldone al ĉapitro 1) 
La rapidkalkulo maldetala por rapide kalkuli komercajn ŝancojn (aldone al ĉapitro 2) 
Miaj plej gravaj valoroj (aldone al ĉapitro 2) 
Ekzempla teksto por retpoŝto al ekzistanta kliento aŭ subtenanto (aldone al ĉapitro 2)
Miaj sukcesoj: Kionmi nepre diru almiaj interparolantoj (aldone al ĉapitro 4)
La produktrakonto: Konciza resumo de via solvo (aldone al ĉapitro 4) 
La kontinuaĵo de ŝanĝo: Kiu en via projekta medio povas toleri kiomda ŝanĝo? (aldone al ĉapitro 5)
Miaj vivoroloj: Tiom da tempo restas por mia projekto (aldone al ĉapitro 7)
Analizo de malfortaj punktoj (aldone al ĉapitro 8)

Pri la aŭtoro

Jürgen Wulff laboras kiel konsultisto por firmaoj kaj la publika administrado. Krome li estas universitata docento kaj aŭtoro. Li vivas en Hamburgo kaj estas prezidanto de Esperanto Hamburg.

Weitere Empfehlungen ...

14,99 

inkl. MwSt.

Lieferzeit: sofort per download

Weitere Varianten
Buch

24.95€

Buch

19.99€